Deutsche Telekom | |||||
---|---|---|---|---|---|
publika kompanio • negoco • telekomunika kompanio vd | |||||
Dum | 1995 - nekonata/nuntempe | ||||
Antaŭulo | Deutsche Bundespost | ||||
Jura formo | Aktiengesellschaft | ||||
Sidejo | Bonno | ||||
Lando | Germanio | ||||
Estr(ar)o | Timotheus Höttges • René Obermann • Kai-Uwe Ricke • Ron Sommer | ||||
Dungitoj | 199 652 (stato: 31-a de decembro 2023) | ||||
Agokampo | fiksa telefono | ||||
ISIN-kodo | DE0005557508 | ||||
Posedata de | Germanio • KfW • BlackRock • Ŝtata Pensifonduso • SoftBank vd | ||||
filiaj kompanioj | T-Mobile US • Slovak Telekom • T-Mobile Polska • T-Mobile Austria • BT Group • One Albania • Telekom Romania Mobile • T-Mobile • T-Systems International GmbH • T-Online • T-Mobile UK • T-Mobile Polska • Detecon • Magyar Telekom • T-Mobile Macedonia • Deutsche Telekom (United Kingdom) • Telekom Deutschland • OTE • T-Mobile Czech Republic • Hrvatski Telekom • Deutsche Telekom IT Solutions Slovakia • Deutsche Telekom Europe vd | ||||
Posedataj kompanioj | Konrad-Adenauer-Haus • Telekom Deutschland • Telekom Romania Mobile • Fernmeldeturm Willstätt • Toll Collect • T-Mobile • Magyar Telekom • Hrvatski Telekom • Europaturm • Deutsche Telekom Europe Holding • OTE • T-Systems International GmbH • Telekom Deutschland vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
Deutsche Telekom AG | |
---|---|
la konzerna centralo en Bonno | |
Bazaj informoj | |
Entreprena formo: | Akcia Kompanio |
Sidejo: | Bonno, Germanio |
Fondodato: | 1995 (privatigo) |
Gvidado: | René Obermann, estrata prezidanto |
Nombro de kunlaborantoj: | 244.000 (dum 2007)[1] |
spezoj: | 62,5 miliardoj da eŭroj (dum 2007)[1] |
retejo: | www.telekom.com |
La konzerno Deutsche Telekom AG kun sidejo en Bonno, Germanio, estas la plej granda entrepreno pri telekomunikado en Eŭropo. Ĝi ekestis el la privatigo de la branĉo pri telekomunikado de la antaŭe ŝtata poŝta entrepreno de Germanio (Deutsche Bundespost).
La entrepreno havas teknikajn retojn de pluraj sistemoj, interalie ISDN, DSL, satelita komunikado kaj gigabita eterreto, por la funkciigo de informaj kaj komunikaj servoj, ekzemple telefonoj (kablaj kaj radiaj), kaj komputilretaj servoj. Tutmonde la konzerno laŭ la stato de la jaro 2007 havas proksimume 244.000 dungitojn kaj laŭ konzernaj informoj dum tiu jaro havis spezojn de 62,5 miliardoj da eŭro.
Krome temas pri unu el la plej gravaj vivtenantoj de radiosendejoj en Germanio. En la novaj federaciaj landoj en la oriento ĉiuj radiosendejoj komplete apartenas al la konzerno, kaj en la "malnova", okcidenta parto de FRG ĉiuj programoj de la privataj radiostacioj, de du naciaj ŝtataj radiostacioj kaj de la televida kanalo ZDF' dissendiĝas pere de elsendejoj de la konzerno.
La ŝtato Germanio rekte havas 14,83 procentaĵojn de la akcioj, kaj pere de la bankaro KfW pliajn 16,87 procentaĵojn. La usona kapitala entrepreno Blackstone posedas pliajn 4,39 procentaĵojn. La restajn 63,91 procentaĵojn de la akcioj havas privataj akciuloj. [1].